Konsiloj Pri la Uzo de la Programo Esp
Celo de la programo
Unue, estas plej bone ke la uzanto komprenu la celon de la programo.
Vi rekonos tuj ke la tradukoj ne formas vortaron: oni sercxis
nur kelkajn kiel eble plej egalvalorajn vortojn.
La programo estas ne testprogramo sed nur ekzercprogramo:
Estas facilege trompi la programon
La programo kontrolas nur tion, cxu la respondo de vi donata estas kompleta
seninterrompa vortsekvo en la dosierrespondo.
Se ekz. vi tradukas el Esperanto en la anglan, kaj
la komputoro demandas la tradukon de "vagi", vi bonsxance rekonos ke estas
infinitiva formo de verbo. Se vi respondas "to", la programo trovos gxin en
gxia traduko, "to wander, roam"; laux la programo, vi estas gxuste!
Ankaux, kelkfoje la programo demandas tuj denove la saman vorton. Estas
ekzerco--ne ekzameno!
La programo false ne konsideras kiel gxusta gxustan respondon
La programo havas nur kelkaj respondoj, kvankam ekzistas multaj gxustaj
respondoj. Por minimumigi tiun problemon, mi rekomendas respondojn havantajn
nur unu aux maksimume malmultajn vortojn, se vi ja konas la signifon de la
Esperanta vorto. Cxiuokaze, vi havos aliajn sxancojn dari la atendatan respondon!
Se vi konsideras la programon kiel idioto kiu ne konas Esperanton, sed povas
vin helpi per elekto de memorkartoj dum ekzerco, vi ne ege cxagrenos.
Fundamenta Uzo de la Programo
Unue, klaku sur la butonoj por elektu la senson de la traduko, kaj
la nivelon. Poste, klaku la "Komencu!" butonon.
Cxi-foje, tajpu vian respondon,
finata per "Enter" aux "Carriage-Return", kiel kutime kiam linio estas finita.
La programo vin demandos cxiun vorton el la elekta nivelo. Se vi estas gxuste
je la unua fojo, gxi ne demandos vin plu tiun vorton. Se vi eraras, la
programon vin demandos la vorton gxis vi sinsekve dufoje gxuste respondos.
La programo elektas vortoj el la nivelo hazarde, adaptigxanta al viaj
erarprobabloj.
Se vi iam volas rekomenci, nur denove premi la "Komencu!" butonon.
Kiel distribui la ekzercajn sesiojn
Gxenerale pri vortmaterialo, sciencistoj eltrovis, ke kvankam oni ne
lernas la materialon en malpli tempo se oni distribuas la saman studtempon en
multaj apartaj sesioj, tamen oni memoras gxin pli bone poste.
La efiko estas precipe forta se la interekzerca intertempo estas pli ol
24 horoj.
Vi trovos interesege diskuton pri tio en la verko de I. Neath, "Human
Memory" (cxapitro 17a) 1998 (Brooks/Cole).
Pro tio, mi rekomendas ke vi uzu la programon
multfoje je sinsekvaj tagoj.
Se la Programo Esp ne Komencis--Ebla Nekongruo
Eble la programo Esp ne komencis auxtomate. Vi iris al la orangxkolora pagxo, sed
la programo ne sxutigxis--la skatolo kun butonoj nenie aperis.
Cxu vi atendis suficxe, ke vi sciu ke via komputoro jam sxutas nenion, kaj
ne faras alian preparon? Eble vi devos atendi kelkajn minutojn.
Se vi atendis suficxe, kaj ankoraux la programo ne komencas, tiam vi
devos (nur) unufoje sxuti
tauxgan specon de "Java Plug-In", kiu estas helpa programo por la TTT-legilo.
La programo Esp estas skribita en Java versio 1.2.2, kiel "Applet",
kaj uzas la "Swing library" kiu estas parto de la "JFC=Java Foundation Classes".
Nune, la Java-kapablecoj de multaj TTT-legiloj ne suficxas.
Eble ekzistas tauxga Java Plug-In por via TTT-legilo.
Felicxa kazo estas ekzemple tio de sistemo i386 uzanta Linux kun Netscape.
Necesas cxirkaux nur unu horo por sxuti kaj instali la Blackdown Java Plug-In 1.2.2.
Oni povas ekz. uzi la programon ankaux per sistemo Windows NT 4.00/Netscape Communicator 4.72/Java Plug-In
aux--oni informas min--per sistemo Windows 95 Plus/Netscape Communicator 4.7/Java Plug-In.
Gxenerale, estas grave ke:
- La Plug-In funkcias por via hardvaro, sistemo, kaj TTT-legilo
(ekz. Pentium (kongrua kun i386), aux Macintosh; Windows .., aux Mac OS, ktp; Netscape aux Internet Explorer)
- Gxi povas uzi Java 1.2.2 aux Swing
Por sciigxi cxu la tauxga Java Plug-In disponeblas, vin helpos la
informoj pri sxuto de Java Plug-In.
Eblas, ke la TTT-legilo auxtomate donis al vi
elektliston de diversaj Plug-In--aux proponis unun el ili--sed vi ne trovis tie la Java Plug-In.
Klaku tiam la supran ligon.
Post la sxuto, vi devos instali la Plug-In--rigardu la instalinformojn kiu akompanas la sxutinformojn.
Post la sxuto kaj instalo de la Java Plug-In, se Esp ankoraux ne startis,
mi rekomendas ke vi kontrolu--kaj se necesus, sxangxu--la nomon de la Plug-In kiun la TTT-legilo uzas
kiam gxi trovas Applet nomata "application/x-java-applet;version=1.2.2" (Netscape menuo: Edit/Preferences/Navigator/Applications),
cxesigu la TTT-legilon, kaj restartigu gxin.
Mi esperas ke vi skribos al mi kiam vi havos komentojn pri la programon.
Mi volas skribi al Michael LEWY!
Revenu al ekzerca hejmpagxo